Traduko de “The Godzilla Delusion” de Eric Paul Shaffer, kiu originale aperis en Gargoyle n-ro 57 kaj estis represita en la libro A Million-Dollar Bill. La traduko mem aperis en Beletra Almanako n-ro 31. Ĉiaj rajtoj apartenas al la originala aŭtoro.
Li okupas tiom da spaco, ĉar li kredas, ke li bezonas ĝin,
sed Godzilo timas esti malpli granda ol li estas, kaj kiel ni, li paŝas
per grandaj gestoj kaj gigantaj saltoj, kiuj ĉion ruinigas
kaj neniigas. Li tretas la rozbedon, kiun li ekkutimis ĝui.
La similo klaras, kiam Godzilo kredas sin pli ĉarma
ol li estas, konvinkita pri sia bona aspekto – tia verda, tuberplena, hida
monstro, kia li estas. Kiel la nia, lia vizaĝo estas konata
kaj plaĉas al li, kiam li rigardas la spegulan surfacon de lago.
Kiel ni, Godzilo ne scias kiom stinkas lia spiro.
Ankaŭ neniu el ni komprenas, ke simpla grako lia liveras
flamon, kiu bruligas teron kaj homojn kaj bestojn
kaj maŝinojn. Godzilo pensigas min pri mi mem, kiam li kredas,
ke li klaras. Liaj roroj estas flustroj al liaj oreloj,
kaj li ripetas, anoncante, “Saluton, estas nur mi! Estas nur mi,
amikoj! Saluton! Jen mi venas!” Kiel ĉiuj el ni, Godzilo brilas
pro memestimo, radiaktiva, mortiga, kaj timata
de la fuĝanta amaso. Ja mi ne konas mian forton, nek Godzilo konas
la sian. Kiel li povus? Ni ĉiuj estas individuoj.
Kiel ni, li havas nenion por kompari, krom nubskrapantoj
kaj avioŝipoj, musoj kaj elefantoj. Kiel vi kaj mi,
Godzilo neniam paŭzas por aprezi la etaĵojn de la vivo.
Li eĉ ne povas vidi ilin, kaj liaj ungegoj dispremas aŭtojn kaj tankojn
kaj kamionojn kaj tutajn nukleajn familiojn, dum li fiksas sian rigardon
sur pli gravajn aferojn. Kiel ni, Godzilo ĉiam volis viziti Japanion,
pro suŝio, kabuko, sakeo, iom da Tokia nokta vivo
kaj vizito al sakurflora festo, kaj kiel ni farus,
li eĉ ne rekonis la Parkon Ueno, kiam li lasis
postsulkon el rompitaj branĉoj, benkoj kaj briza disblovo
de palaj petaloj. Kiel mi kaj vi, al Godzilo mankas senso historia,
dececa, proporcia kaj humura, sed plej grave
mankas senso respondeca, kaj kiel nia viva bildo, Godzilo
lasas la detruon kaj ruinon de sia paso por ke postvivantoj
riparu. Kiel iu ajn el ni, Godzilo memoras sian infanaĝon
kiel magian, rigardante sunen tra rozujo, kies folioj
brile nigras, kies floroj parfumas
la aeron per neevitebla, eterna aromo. Godzilo kredas,
anim-profunde, laŭ maniero, kiun ĉiu el ni trovas
aminda pri ni mem, ke spite la ordonojn de la laŭtparoliloj
aŭ kien la kugloj flugas aŭ kien la misiloj falas, vere profunde,
ĉiu amas lin, kaj ĉiuj deziras la plej bonan por li. Kiel iu ajn el ni,
Godzilo estas senkulpa besto, kiu meritas ĉion
negotan al li: sunan, sablan plaĝon, jasmenan aromon ĉielan;
varmetan, bluan maron, kaj kiom da fiŝoj li povas manĝi. Mi vidas min,
kaj ĉiujn el ni, ĉe Godzilo, kredantaj la mondon pli bona ol ĝi ŝajnas,
kaj ke la venonta horizonto konsistigos la finan paradizon sur la tero,
se ni nur povos dispremi la etajn, ĝenajn armeojn, kiuj kontraŭstaras nin.